Puebla de la Calzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Puebla de la Calzada estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Puebla de la Calzada signifas en la hispana "vilaĝo de la ŝoseo"; pri la ŝoseo vidu sube en Historio la romian epokon.

La loĝantoj nomiĝas poblanchinos. La censita populacio en 2007 estis de 5.685 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Puebla de la Calzada estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 191 m; je 37 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 33 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 14 km². Ĝi situas en la centro de la distrikto de Vegas Bajas, en la centro de Ekstremaduro kaj nordokcidento de la provinco de Badajoz. La municipa teritorio de nur 14 Km² faras ke la urbo havas altan loĝdensecon. La urbo ĉiam rilatis al la rivero Gvadiano, kiu limigas la municipan teritorion sude, dum norde estas Montijo, oriente Torremayor kaj okcidente Valdelacalzada.

Lernejo

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • Altitudo: 191 msmn
  • Latitudo: 38º 54' N
  • Longitudo: 006º 37' O

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu de la plej prosperaj municipoj de la zono, ĉar ĝi havas kelkajn industriojn transformantajn agrikulturajn produktojn, kiel tomato, maizo kaj aliaj fruktoj, ĉar ties ekonomio baziĝas fundamente sur la agrikulturo de irigacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo naskiĝis sub la influo de la romia ŝoseo kiu iris el Mérida al Lisbono, en la teritorio de Luzitanio, pro la ekzisto de diversaj romiaj vilaoj en la zono apuda al rivero Gvadiano, el inter kiuj elstaras la romia vilao de Torreáguila. El la romia ŝoseo, kronikoj de fino de la 18a jarcento, ankoraŭ diris, ke estas sentuŝe, sed nuntempe tute ne videblas, en multaj partoj kaŝitaj de la aktualaj ŝoseoj.

La municipo trovas sian antecedentojn mezepokajn en iu Aldea del Rubio, fondita de la Ordeno de Santiago en la 13a jarcento ĉe la propra bordo de Gvadiano, ĝuste antaŭ Lobón. En la 14a jarcento pro la konstantaj inundoj, la superulo Lorenzo Suárez de Figueroa, ordonis ties translokigon al loko pli malproksima de la rivero. La nova loko, kun ĉirkaŭ milo de personoj, iĝis vilaĝo en la jurisdikcio de la Ordeno de Santiago de Mérida, sub la rekta dependo de Lobón. En 1581 ĝi iĝis vilaĝo kaj estis akirita de doña María Enríquez, grafino de Montijo, kaj integriĝis en la posedaĵoj de tiu graflando. Pro tio, dum multe da tempo, la vilaĝo nomiĝis Puebla de Montijo.

En 1644, la vilaĝo estis incendiita de portugaloj dum la Milito de Portugala Restaxurado nome je la batalo de Montijo, en kiu la portugaloj estis venkitaj de la Markizo de Torrescusa.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La arkitekturo de Puebla de la Calzada centriĝas fundamente en la centra placo, estrita de la Urbodomo de tradicia strukturo, kiu estas ĉirkaŭita de aliaj konstruaĵoj interesaj kiel la Lernejo de Nuestra Señora del Carmen kaj la Preĝejo de Ntra. Sra. de la Encarnación, kiu estis rekonstruita en la 18a jarcento, havas ununuran navon, kun aldonitaj kapeloj kaj etan turon; elstaras gotika baptujo el marmoro, dekorita de simboloj de la ordeno de Santiago. Estis retablo de la 16a jarcento de Luis de Morales.

Interesas ankaŭ la ermitejo de la Inmaculada Concepción, de la 18a jarcento aktuale tre transformita, ĉe lernejo.

Elstaras palaco de Antonio Aguilar y Correa, Markizo de la Vega, de la 19a jarcento, eklekta konstruaĵo de koloniaj influoj, aktuale ankaŭ lernejo.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En tiu vilaĝo aktivas ekde longe teatra grupo de hobiuloj, kiuj krome organizas nacian festivalon.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La plej elstaraj festoj de la urbo estas la 29an de junio festo de Sankta Petro, la festo de la elmigrinto la 15an de aŭgusto kaj la festo de la Inmaculada Concepción (Senmakula Virgulino) la 8an de decembro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]