Santiago (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Río Grande de Santiago)
Santiago
Rivero Santiago disigante Najariton de Ĥalisko
rivero
Bazaj informoj
Situo Meksiko
Longeco 433 km
Akvokolekta areo 136 628 km² [1]
Averaĝa trafluo 320 m³/s
Fluo
Fonto Ĉapalaa Lago
- Alteco super marnivelo 1 524 m
Enfluejo Pacifika Oceano apud San Blas / Santiago Ixcuintla, Najarito
- Alteco 0 m
Geografio
Hidrografia mapo de Ĥalisko; "1" indikas riveron Santiago
Hidrografia mapo de Ĥalisko; "1" indikas riveron Santiago
vdr

Santiago, aŭ plene Río Grande de Santiago, estas la plej longa rivero en Meksiko, kun longeco de 433 km. La rivero originas en Ĉapalaa Lago kaj kontinuas proksimume nord-okcidenten tra Okcidenta Patrinmontaro, ricevante Verde, Juchipila, Bolanjoson, kaj aliajn alfluantojn. La Agvamilpa-baraĵo estis konstruita en 1997 kreinte rezervujon kovrante grandan parton de la komunuma teritorio de Del Nayar en Najarito. La rivero malsupreniras al marbordaj malaltaĵoj, pasante preter Santiago Ixcuintla kaj elfluas en Pacifikan Oceanon, 16 km nordokcidente de San Blas, en Najarito. La rivero estas de iuj konsidata kiel daŭrigon de Lermao, kiu enfluas Ĉapala-Lagon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Rio Grande de Santiago Watershed. Watersheds of the World: North and Central America. World Resources Institute – EarthTrends (2006). Arkivita el la originalo je 2011-06-11. Alirita 2010-05-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]