Radio Radicale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Radicale
Urbo Romo
Lando  Italio
Slogano Conoscere per deliberare
Formato politiko
Frekvencoj pluraj frekvencoj, laŭ geografia situo
Tempo de elsendo kontinue
Zono de elsendo nacia teritorio de Italio, kovrata de radiodisaŭdigo per FM kaj per satelito Hotbird
Lanĉita 1976
Fondinto la Radikala Partio en Italio
Posedanto listo Pannella
Gvidantoj laŭ stato de junio 2016, ĉefredaktoro Ada Pagliarulo kaj 16 pliaj redaktoroj
Retejo radioradicale.it
Reta elsendo live.radioradicale.it
vdr

Radio Radicale - itale, do Radikala Radio - estas la oficiala radiostacio de la Radikala Partio en Italio. Ĝi estis fondita en la 1970-aj jaroj, kune kun plia stacio nomata "Radio libere".

Ĝi estas tute libera de komerca reklamo kaj estas parte financyta de la partio, tamen la plej granda parto de la financoj venas de la itala registaro per interkonsento por la dissendado de parlamentaj kunsidoj. [1]

Malgraŭ ke ĝi estas oficiala organo de politika partio, granda parto de la elsendoj estas rektaj elsendoj de parlamentaj debatoj de la Ĉambro de Deputitoj de Italio kaj de la Italia Senato.

Alia granda parto de la elsendotempo uzatas por rekte informi pri la kongresoj de italaj politikaj partioj de ĉiuj politikaj direktoj, de la ekstrema dekstro ĝis la maldekstro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]