Radio Târgu Mureș

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Târgu Mureș
emblemo
radiostacio
Komenco 2-a de marto 1958 vd
Geografia situo 46° 32′ 21″ N, 24° 34′ 17″ O (mapo)46.53912513529624.57145023307Koordinatoj: 46° 32′ 21″ N, 24° 34′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Rumanio vd
Situo Târgu Mureș
Radio Târgu Mureș (Rumanio)
Radio Târgu Mureș (Rumanio)
DEC
Radio Târgu Mureș
Radio Târgu Mureș
Map
Radio Târgu Mureș
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la radistacio en Târgu Mureș

Radio Târgu Mureș (germane Radio Neumarkt, hungare Marosvásárhelyi Rádió) estas publikjura radistacio de Rumanio kovrante la sudorientajn distriktojn de Transilvanio. Sidejo radistacia estas Târgu Mureș. Programoj sendatas en la lingvoj rumana, germana kaj hungara. Ŝeful radistacia estas Mirela Moldovan, starto elsenda estis en marto 1958.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo estis en marto 1958. Timante ke regionaj stacioj povus esti tro memstaraj la diktatoro Nicolae Ceaușescu ordonis en 1985 ĝeneralan malpermeson. Reviviĝo venis en la 22.12.1989. Germanlingva elsendo okazas ĉiutage krom dimanĉe je la horo 21.00 kun ĉefa celgrupo inter la transilvaniaj saksoj. Dimanĉe okazas germanlingva programero antaŭtagmeze por 30 minutoj. La redakcio germanlingva konsistas el kvar personoj; la radistacio estas membro ĉe FunkForum, kolektivo de germanlingve elsendantaj stacioj en Rumanio, Hungario, Kroatio kaj Serbio al kiu aliĝis kelkaj partneraj stacioj de Deutsche Welle ankaŭ.

Antena Brașovului[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi radistacio ja apartenas al Târgu Mureș sendante ĉiutage unu horon matene kaj malmatene en rumana lingvo.

Ricevebloj[redakti | redakti fonton]

Mondskale ofertatas aŭskultado rekta perinterreta. Tradiciaj riceveblecoj ekzistas por la distriktoj Mureș, Harghita, Covasna kaj Brașov. Jen kelkaj frekvencoj:

  • FM 98,9 respektive 102,9 kaj 98,4 MHz (Toplița).
  • mezondoj 1323 kHz respektive 1593 kHz

Atente! La germanaj elsendoj aŭdeblas nur per mezondoj, eĉ ne interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]