Rakvere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakvere
urba blazono
Rakvere (Estonio)
Rakvere (Estonio)
DMS
Bazaj informoj
ŝtato: Estonio
distrikto: Lääne-Viru (Lääne-Virumaa)
nombro de loĝantoj: 16.851 (stato de 2004)
areo: 10,64 km²
poŝkodo: 44306
regiona aŭtokodo: R
internacia telefona prefikso: (+372) 32
koordinatoj: 59° 22' norde, 26° 20' oriente

Rakvere (historie ankaŭ germane Wesenberg [prononco "Veznberk"]) estas urbo en la nordo de Estonio. Ĝi ekestis ĉirkaŭ mezepoka fortikaĵo kun la nomo "Wesenberg", kiu apartenis unue al la reĝlando Danio kaj poste al la germanalingva ekspansiema armea Ordeno de germanaj kavaliroj. Nun ĝi estas la administra centro de la estonia distrikto Lääne-Viru.

la mezepoka fortikaĵo "Wesenberg"


Historio

Rakvere unuafoje skribe menciiĝis dum la 13-a jarcento. Dum la jaro 1302 ĝi ekhavis urbajn rajtojn laŭ la modelo de Lubeko. Dum la jaro 1346 la urbo iĝis posedaĵo de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ĉar la reĝlando Danio vendis sian tutan posedaĵon en Livonio al la ordeno.

Partneraj urboj

la historia preĝejo Kolmainu kirik

Vidindaĵoj

Inter la historiaj konstruaĵoj de la urbo aparte vidindas la mezepoka fortikaĵo "Wesenberg" kaj preĝejo el la 14-a jarcento. Krome la urbo nordokcidente limas al la Nacia Parko Lahemaa, natura heredaĵo de pli ol 34 hektaroj.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la urbo greke priskribo kaj bildoj de la urbo (paĝoj germanaj)