Ramón Pichot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramón Pichot
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1872 (1872-08-09)
en Barcelono
Morto 1-an de marto 1925 (1925-03-01) (52-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Saint-Vincent
Lingvoj hispanakatalunafranca
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patrino Antònia Gironès i Bofill
Frat(in)oj Lluis Pichot i Girones • Maria Gay
Edz(in)o Germaine Pichot
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ramón Pichot y Gironés[1] (Barcelono, 1871 - Parizo, 1a de marto 1925) estis hispana pentristo, membro de la Colla del Safrà (Grupo de Safrano), tiel nomita pro la koloraro ple ofte uzita en ties verkoj.

Ramon Pichot amikiĝis en la fama porartista trinkejo Els Quatre Gats (la kvar katoj) kun Isidre Nonell, Joaquín Mir, Ricard Canals, Juli Vallmitjana kaj Adrià Gual. Li estis amiko el infanaĝo ankaŭ de Eduardo Marquina kaj Luis de Zulueta; poste li eliris al Francio jam tre juna ankoraŭ. Tie li rilatis kun artistoj pli aĝaj ol li kiel Ramón Casas kaj Santiago Rusiñol kaj amikiĝis ankaŭ kun Nonell, Mir kaj Pablo Picasso, kiuj estis pli junaj, tiel ke li iĝis artisto ponta inter ambaŭ generacioj.

Arte, lia verko estis dekomence influita de impresionismo, kvankam poste li kliniĝis al modernismo de simbola karaktero, kaj poste kliniĝis ĉirkaŭ 1906 al lumismo kaj fine de sia vivo al rura ĝenrismo.[2] Li montris sian verkaron en la ekspozicioj de Belartoj okazintaj en Barcelono en 1894, 1896 kaj 1898. Li ekspoziciis ankaŭ en la Sala Parés en 1895, kolektive kun Ramón Casas. En Parizo, li ekspoziciis en 1898 en la Nacia Salono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Pichot y Gironés, Ramón». Museo del Prado, Reta Enciklopedio. Konsultita la 21an de februaro 2019.
  2. «Pichot y Gironés, Ramón». Museo del Prado

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • VV.AA.: La col·lecció Raimon Casellas. Publicaciones del Mnac/ Museo del Prado, 1992. ISBN 84-87317-21-9.
  • Maria Lluïsa Borràs, Ramón Pichot: Ramon Pichot. Barcelona: Àmbit, 1997. ISBN 84-89681-13-9.
  • Ramón Pichot, Rafael Santos Torroella: Ramón Pichot. Barcelona: Àmbit, 1986. ISBN 84-86147-40-9.
  • Isabel Fabregat Marín: Dans la zone de guerre. La Gran Guerra vista por Ramon Pichot y otros artistas españoles, en Mirando a Clío: el arte español espejo de su historia. Actas del XVIII Congreso del CEHA, Santiago de Compostela, 20a-24a de septembro 2010 / coord. por María Dolores Barral Rivadulla, Enrique Fernández Castiñeiras, Begoña Fernández Rodríguez, Juan Manuel Monterroso Montero, 2012, ISBN 978-84-9887-840-0.
  • Ester Baron Borràs: El pintor Ramon Pichot Gironès i el despertar de l' art nou per al jove Picasso. Revista de Catalunya, ISSN 0213-5876, Nº. 247, 2009, pp. 51-94.