Ratatujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ratatouille (filmo).
Bovlo de ratatujo kun pano

Ratatujo[1] (france ratatouille [ratatuj'], plena nomo ratatouille niçoise, Nica ratatujo) estas tradicia franca provenca mikspoto el legomoj, kiu povas esti surtabligata kiel kompleta manĝaĵo akompanata de rizo, terpomoj, aŭ de simpla franca pano, aŭ kiel kroma manĝaĵo. Tomatoj estas la ĉefa ingredienco, kun cepoj, kukurbetoj (italaj), melongenoj, kapsikoj kaj ajlo. Ĉio estas kirlofrititabrezita en olivoleo.

La nomo de la manĝaĵo estas derivita de la okcitana ratatolha (kp. francan touiller, kirli). La vorto ratatujo ankaŭ estas uzata en nekulinara kunteksto por referenci al (ĝenerale multkolora) multspeca miksaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacques Le Puil, Jean-Pierre Danvy. Granda Vortaro Franca-Esperanta. Paris 1992. Erich-Dieter Krause. Granda Vortaro Esperanto-Germana. Hamburg: Buske 1999. Kaj en aliaj vortaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]