Rathmannsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La komunumo Rathmannsdorf situas en Saksa Svislando, la germana parto de la Elba Grejsmontaro. Ĝi situas en la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, sur altebenaĵo, kaj kovras areon de 4,27 kvadrataj kilometroj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 920 loĝantojn. La unua dokumentita mencio de la vilaĝo datiĝas en la jaro 1443.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj en la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La kerno de la vilaĝo Rathmannsdorf aĝas proksimume 500 jarojn. Apud la akvujo por fajroestingo staras 250-jara taksuso.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

La randojn de la Rathmannsdorf-a altebenaĵo la erozio disŝiris je tiel nomataj kornoj kaj fosaĵoj. La centro de Bad Schandau troviĝas en distanco de nur iom pli ol unu kilometro.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.