Raymond Buckland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Raymond BUCKLAND (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1934 en Londono), laŭ siaj propraj verkoj, estis la unua persono en Usono, kiu malkaŝis kultobservi vikon. Li estas cigandevena kaj estis edukita laŭ la kredoj de anglikanismo. En 1963 okazis la unua kaj sola renkonto inter Buckland kaj Gerald Gardner: li estis tiam ekinstruita pri gardnera viko, kiun li penetrigis en Usono en 1964.

Kvankam li unue subtenis gardneran vikon, li poste kreis sian propran vikan tradicion, kiun li nomis "Seax-Wica". Buckland faris paroladojn en multaj novpaganaj kunvenigoj, inkluzive de la unua festivalo Starwood en 1981.

Buckland hodiaŭ vivas en bieno lokita en Wooster (Ohio), kie li pluverkaj librojn.

Eksteraj ligiloj