Razkrižje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipo Razkrižje en Slovenio

Razkrižje, hungare Ráckanizsa estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Štajerska, en statistika subregiono Pomurska, en Intermurejo.

Administre apartenas al Razkrižje ankoraŭ la jenaj 5 vilaĝoj: Gibina (Razkrižje), Kopriva (Razkrižje), Šafarsko, Šprinc, Veščica (Razkrižje).

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, inter dekstra bordo de Muro (rivero) kaj Kroatio, laŭ flankovojoj. La komunumo havas 2 limpasejojn.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csákvár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Vidindaĵo