Reĝa Dana Akademio de Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Reĝa Dana Akademio de Arto (dane Det Kongelige Danske Kunstakademi) estas en Danio la oficiala akademio pri arto. Ĝi jam de 250 jaroj aktive kunlaboras kun la artstudentoj de la danaj universitatoj. Ĝi dependas de la dana ministro pri kulturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Reĝa Dana Akademio de Arto estis inaŭgurita la 31-an de marto 1754, kaj simbole donacita al la reĝo Frederiko la 5-a por lia 31-a datreveno. Ĝi restis ĝis hodiaŭ en la sama konstruaĵo, nome la palaco Charlottenburg, ĉe la Kongens Nytorv en Kopenhago.

La akademio estas la plej malnova kaj plej konata altlernejo en Danio. Ĝi estas signife pli granda kaj pli finance subtenita ol la artakademio Jutland kaj la artakademio Funen, kiuj proponas similajn formadojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]