Palaco Charlottenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La palaco Charlottenburg
Monumento al la princo-elektisto Frederiko Vilhelmo la 1-a

Palaco Charlottenburg [ŝarlotenburg] (germane Schloss Charlottenburg) estas unu el la plej fajnaj ekzemploj de baroka arkitekturo en Germanio. Ĝi lokiĝas en la samnomata distrikto de Berlino. La palaco estis konstruita laŭ ordono de edzino de Frederiko la 1-a, reĝino Sofia Ŝarlota. Komence ĝi nomiĝis Lietzenburg kaj estis somera sidejo, sed poiome ĝi diskreskis en masivan konstruaĵon. La ĉefa eniro en kastelon havas kupolon, altan je 48 metroj, sur kiu sublimiĝas orumita statuo de Fortuno.

En la ĉefa alo situas apartamento de Frederiko. Aparte interesas la halo de aŭdiencoj — grandega lokalo kun altaj volboj, niĉoj kaj bareliefoj. En la fino de la okcidenta flankaĵo estas porcelana halo, kiu enhavas belegan kolekton de ĉina porcelano.

En la okcidenta flankaĵo situas ankaŭ la Granda oranĝerio, konstruita en 1709—1712. Vintre oni eksponis tie rarajn plantojn, kaj en someraj monatoj oni kondukis en ĝia korto festajn prezentadojn. Ĝi estis detruita dum la Dua mondmilito, sed poste ĝi estis tute rekonstruita kaj servas nun kiel loko por paradaj vesperoj kaj koncertoj.

En oriento de la kastelo lokiĝas somera dometo en la itala stilo — pavilono de Schinkel (germane Schinkel Pavillon). Karl Friedrich Schinkel, unu el ĉefaj arkitektoj de sia tempo, konstruis ĉi tiun domon en 1825. Nun tie ĉi situas negranda, sed vidinda muzeo, kie estas eksponataj desegnaĵoj kaj skizoj de pentristoj de la fruaj 1800-aj jaroj. Kelkajn bildojn kreas Schinkel mem.

En dekoraciado de la palaco partoprenis la skulptisto Gustav Hermann Bläser, kreinta marmorajn bustojn de Dante, Petrarca, Tasso kaj Ariosto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]