Redemptoristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monaĥeja preĝejo en Gars am Inn.
La redemptoristina klostro de Sankta Anna en Ried im Innkreis.

La Redemptoristoj[1](latine: Congregatio Sanctissimi Redemptoris, mallongigo: C.Ss.R.) estas katolika ordeno.


Komencoj

Post malsukceso en proceso la advokato Alfonso Maria de Liguori decidis iĝi pastro kaj ekprizorgis la malriĉulojn ĉe la rando de la socio, la t.n. lazzaroni. Por kuraciĝi li venis en 1730 al Scala, vilaĝeto apud Amalfi kie li rimarkis la spiritan neglekton de la loĝantaro. Kun tri aliaj pastroj kaj unu laikulo li decidis en novembro 1732 fari ion kontraŭ tion. Tiu jaro estas konsiderita la jaro de fondo.


Estante tro postula, kelkaj adeptoj forlasis lin, aliaj venis aliĝi hezitante. Alia problemo estis, ke la Reĝlando de Napolo intermiksis en la precizan vortigon de la ordena regularo. Sekve ankoraŭ en 1790 ekzistis du versioj, unu por Napolo kaj la alia por la Papa ŝtato.


Karaktero de la redemportist(in)oj

La ordeno ĉefe difiniĝis kiel societo de pastroj. La anoj ĉefe aktivas en la animzorgado kaj misio. La virina branĉo (fondita jam en 1731) kontraŭe estas pli kontempleca. Ties unua estrino estis Maria Celeste Crostarosa.


Kelkaj faktoj


Estroj

Jen la estroj (latine: rectores maiores) ekde la fondo[2]:


Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Tiu formo troviĝas ĉe: Krause, Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, eldonejo Buske, Hamburg 2007, p. 1113. Aliaj proponis redemptoranoj.
  2. [1]