Sankta Klemento Maria Hofbauer
El Vikipedio
Sankta Klement Maria Hofbauer (Dvořák) (naskiĝis la 26-an de decembro 1751 Tasovice - mortis la 15-an de marto 1820 Vieno) estis romkatolika sacerdoto redemptorano, estas sanktulo de la katolika eklezio.
Li estas konsiderata granda persono en la historio de Eŭropo, li influis la Vienan Kongreson, en Varsovio fondis multajn lernejojn por malriĉuloj kaj ankaŭ la unuan knabinan teknikan mezlernejon en Eŭropo. Kiam Napoleono, konkerinte Varsovion, malpermesis monaĥajn ordenojn, Hofbauer transloĝiĝis al Vieno. Kiel sanktulo li estas patrono de Vieno kaj de Varsovio. Kanonizita la 20-an de majo 1909, tial tiu tago apartenas al li en la liturgia kalendaro.
-
domo en Znojmo, kie Klement Maria Hofbauer lernis bakistan metion