Registan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Registan (uzbeke: Registon, de la persa ميدان ريگستان ) estas centra placo en Samarkando en Uzbekio kiu estas enkadrigita fare de la tri koranlernejoj (madrasas) Tilla-Kari, Ulugbek kaj Sher Dor[1].

La signifo de la nomo Registan estas pridisputata, sed laŭ unu versio ĝi proksimume signifas "la sablejo". Registan estis la loko de ekzekutoj kaj la sablo estis disŝutita por kovri la sangon de la senkapigoj.

Registan estis klasifikita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2001.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]