Reinsburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinsburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 8″ N, 10° 56′ 21″ O (mapo)50.76910.9391Koordinatoj: 50° 46′ 8″ N, 10° 56′ 21″ O (mapo)
Reinsburg (Germanio)
Reinsburg (Germanio)
DEC
Reinsburg
Reinsburg
Situo de Reinsburg
Map
vdr
3D-vido de la tuta komplekso

Reinsburg konsistas el restaĵoj de krestoburgo en la turingia Reinsberge-montaro (Germanujo). Ĝi troviĝas inter Kleinbreitenbach (Plaue), Reinsfeld (Arnstadt) kaj Schmerfeld. Tuŝas ĝin la kulturmigradopado Von Bach zu Goethe.

Situo[redakti | redakti fonton]

La fundamentaj muroj estas neregule kaj ne tute ovale metitaj kun longeco de ĉ. 60 metroj. Tial temis pri la plej granda burgo ĉe la deklivoj de Gera.[1] La pecegoj de la konstruaĵo estas en la sudorienta parto de la iama burga komplekso[2] kiu situas ne tute 600 metroj super la mara nivelo. La supozo ke subtera vojo unuigis Reinsburg kun Kastelo Ehrenburg en Plaue por kelkaj verŝajnis sed neniam povis esti science konfirmite.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Nek klaras la tempo de la burgostarigo. La aĝo de la teraj muroj ebligas supozon pri ekzisto de remparburgo estanta pli aĝa ol la mezepoka defendmuraro. Intertempe ĝi apartenis al Grafujo Kevernburg kaj sekurigis la komercajn kaj soldatajn vojojn en la valoj de Gera kaj Wipfra. Ekde 1250 venis nova posedanteco kaj aparte la literaturo de la 19-a jarcento parolis ofte pri kastelo de ŝtelkavaliroj.[4][5] La lasta sturmpreno estis en 1289 aŭ 1290 en kuro de kampanjo de la romia-germana reĝo Rudolfo de Habsburg, kiu celis pacon kaj ordonis la detruon de sume 66 burgoj en Turingio.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo loĝis tie giganto; alia giganto troviĝis sur la monto de Singen. Inter ili estis senĉesa malpaco. Ofte ili kverelis por nura tempopasigado. Iam ĵetis Reinsburg-malnano grandan batalmartelon en la direkto de Singen sed maltrafis; la loko kien falis la martelo poste nomiĝis Hammersfeld (Stadtilm). Furore respondis la Singen-giganto per ĵeto de ŝlimo; ankaŭ li maltrafis kaj respondecis tiel por la estiĝo de la vilaĝo Schmerfeld.[6]

Alia onidiro parolas pri granda kvanto da nekonstumita vino troviĝante en diversaj keloj de Reinsberg kiu iam estontece venos supren kaj inondis tutan Turingion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.ilm-kreis.de/Tourismus/Sehens-und-Erlebenswertes/Besondere-Natursch%C3%B6nheiten/
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jena 2003.
  3. Referenco je Käthe Bohnhardt: Sagen von den Reinsbergen.
  4. Thüringen und der Harz, Mit ihren Merkwürdigkeiten, Volkssagen und Legenden. Siebenter Band, Druck und Verlag von Friedrich August Eupel, Sondershausen 1842, p. 150.
  5. H. Schwerdt und Alexander Ziegler: Neuestes Reisehandbuch für Thüringen. Verlag des Bibliographischen Instituts, Hildburghausen 1864, p. 433.
  6. August Witzschel: Sagen aus Thüringen. Braumüller, Wien 1866, p. 73 kaj p. 71.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lothar Köstner: Die sechs Burgen über der Sägemühle bei Herrmannsacker, sen indiko de eldonloko, 2001.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]