Kastelo Ehrenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ehrenburg

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 46′ 45″ N, 10° 53′ 45″ O (mapo)50.779310.8957Koordinatoj: 50° 46′ 45″ N, 10° 53′ 45″ O (mapo)
Kastelo Ehrenburg (Turingio)
Kastelo Ehrenburg (Turingio)
DEC
Kastelo Ehrenburg
Kastelo Ehrenburg
Situo de Kastelo Ehrenburg
Kastelo Ehrenburg (Germanio)
Kastelo Ehrenburg (Germanio)
DEC
Kastelo Ehrenburg
Kastelo Ehrenburg
Situo de Kastelo Ehrenburg
Map
vdr

Kastelo Ehrenburg estas alteca burgo ĉe la okcidenta krutaĵo de la rivero Gera supre de la urbeto Plaue en Germanujo. Tre proksime troviĝas juda tombejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Henriko la 7-a (Schwarzburg-Blankenburg) havis bonajn kontaktojn al la germana imperiestro Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio). Kiam li vizitis Arnstadt en la jaro 1323-a li konvinkiĝis pri burgokonstruneceso en Plaue. Al tio ceditis en la 12.7.1324.[1] La ĉi-koncerna dokumento videblas en la Ŝtata arĥivejo.

Henriko la 7-a mortis dum la defendo de la Margraflando Brandenburgio en 1326, eble jam en 1325 kaj sepultitis en Berlino. Tre verŝajnas do ke li dum la burgokonstrutempo mem ne plu ĉeestis. La teritorion gajnis la filoj Henriko la 10-a kaj Guntero la 21-a (Schwarzburg-Blankenburg). En la jaro 1416 garantie donis la burgon la grafoj ŝvarcburgaj kontraŭ la sumo de 968 guldenoj al la senjoroj de Witzleben kiuj en Plaue jam longe kontrolis la transportadon. En 1420 pri la burgo feŭdigitis Henriko la pli maljuna; post ties morto en 1430 grafo Guntero la 36-a (Schwarzburg-Arnstadt) donis ĝin feŭde al la administrantoj de Lichtenberg/Ostheim (ene de Hennebergio) post pago de 1200 guldenoj. Ekde la komenco de la 16-a jarcento la burgo ne plu utiliĝis kaj ekkadukiĝis. Ĝia defenda avantaĝaro post la invento de pafilegoj ne plu ekzistis.[2]

Dum enpopola rekoncentriĝo je germana historio ekde 1850 komenciĝis nova ŝato de burgoj kaj interpreto de ilia simboligpovo. Ekde 1853 komenciĝis laboroj rubaĵforigaj, kion finance helpis la ŝvarcburga princo Guntero Frederiko Karlo la 2-a (Schwarzburg-Sondershausen). En 1913 aĉetis la kastelon la lokulo kaj kortega ĉambristano Arthur von Schierholz kun permeso de la landa parlamento kaj de la urba konsilantaro kontraŭ la pago de 10.000 markoj kun la sindevigo malfermi la tuton al la publiko.[3] Restaŭritis la burgo kaj parte rekonstruitis; ankaŭ diversaj statikaĵoj korekte observitis. La malnova kuirejo tamen ne estiĝis, sed almenaŭ ĉe la supra etaĝoj gastronomiaĵoj ekestis. Bedaŭrinde tiam oni ne respektisplene historian dumrestaŭrad-respektemon. Pli gravis la restoracia pliuzebleco ŝajne. La subtera fuĝovojo en la direkto de Zimmertal-valo iĝis necesejo ekz. Nur post la terenfalo de flanka muro en la malfruaj 1980-aj jaroj la malnova fuĝejo revideblis.

Ĝis 1988 la tuto uzitis gastronomie, kaj jenas la gastejestroj: Armin Erdenberger, familio Straube, familio Arthur Walter, Oskar Röhr (1942–1950), familio Günsche, sinjoro Fischer moknome "Racker"; posedanto fiera de la unua televidilo en la urbeto!), Erich Müller, Dieter Beck, Roswitha Bolduan, Hermann Hüttner, Siegfried Karnahl, Käthe Jagdmunth.

En 1962 la porgastaj ĉambroj renovigitis. En la 1980-aj jaroj la burgo iĝis renkontiĝlokoj por junuloj kio nepluvenigis aliajn grupojn. La kavalira salono kaj la de ĝi alirebla turo jam tiam ne plu povis aliriĝi. En 1988 malfermitis ankaŭ la gastejo tiom ŝatita fare de multaj feriumintoj de la GDR-sindikataro. Kaŭzoj estis la ekstersezona malsufiĉa frekventado kaj diversaj sekurecaj malbonoj. Ekzemple troviĝis la restoracia etaĝo en la dua supra, de kie eĉ ne ekzistis eksterenvenaj ebloj en danĝeraj situacioj. Krome inter burgo kaj muro ĉirkaŭanta ne estis sufiĉe loko por ebla starigo de malsuprensalt-kusenegoj en kazo de fajro. Planoj instali en turo duan fuĝvojoj ĝis la Turniĝo ne realiĝis.

En 1991 regajnis la burgoj la familio von Schierholz kio tuj malebligis la viziton burgan kaj eĉ vendis ĝin en 2000 al nemoveblaĵmakleristo. Li komplete fermigis la teritorion; tamen eĉ tiam kelkaj vojrajtoj de plaue-anoj ne povis malakceptiĝi. En 2008 iĝis vendo al geedza paro germana-brita kiuj remalfermigis la teritorion kaj intencis restarigon de malnovaj statoj paŝon post paŝo. Ankaŭ kelkaj nepardoneblaj konstrupekoj el la fazo de la unua rekonstruo estu forigendaj. Tamen ĝis hodiaŭ alireblo publika malestas.

Teritorio kaj burgonomo[redakti | redakti fonton]

La burgo konsistas el la kerna burgo (palaco, belfrido) kun ĉirkaŭanta muro). Sude kaj eoste pliaj muroj faritis por protekto. Similas al tiuj de Burgo Liebenstein kaj de Burgo Ehrenstein: palaco kaj turo sur rektangula horizontala projekciaĵo. Diversaj estis historie la skribmanieroj de la burgo: Ernberg, Ernburg, Ernborg. La etimologio malfacilas. Kelkaj pensas ke temus pri la malnovgermana nomo por acero, aliaj pensas ke temus pri konekso al la nomo de la rivero [[Gera (rivero) Gera]], aliaj penas pri iama posedanto nome Erin/Ero. Diversege la opinio ke temus pri Herren-burgo, do burgo de senjoroj aŭ pri triangulo ĉar la burgo ja formas kun la aliaj burgaj eroj ielan triangulon. Ĉiuokaze mezepokoe "er" signifis posedanton kaj la posedanta ŝanĝo de Ehrenburg ankaŭ evidentas.[4]

Lilio plantitis antaŭ la la burgo jam en 1324; protektotaĵo ĝia ekzistas ĝis nun.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Felix Georgi: Chronik der Stadt Plaue. A. Frauendorff, 1927, Sp. 15.
  2. Stadt Plaue eldPlauesche Ansichten im Wandel der Zeiten. Plaue 2010, p. 52.
  3. Stadt Plaue (eld.): Plauesche Ansichten im Wandel der Zeiten. 2010, p. 53.
  4. Felix Georgi: Chronik der Stadt Plaue. A. Frauendorff, 1927, p. 16.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler Ausgabe für Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München 2003, ISBN 3-422-03095-6.
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. 2.-a eldono, Jena 2003, ISBN 3-910141-56-0, p. 97–98.
  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen – 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 129–130.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]