Rene Russo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rene RUSSO (n. 17-a de februaro, 1954) estas usona aktorino kaj modelulino.

Ŝi naskiĝis en Burbank (Kalifornio). Russo vizitis la Burroughs High School, kie Ron Howard estis ŝia samklasano. Li malzorgis pri vizitado ekde la 10-a klaso kaj laboris diverse, ekz. en Disnilando, por trapasi la familiajn financajn problemojn.

Ŝi vizitis en 1972 koncerton de Rolling Stones kaj malkovris ŝin la talent-serĉisto John Crosby. Ŝi komencis sian karieron kiel modelo en la modebranĉo. Post kelkaj jaroj, ŝi iĝis jam unu el la plej sukcesaj modeloj de Usono. Ŝi ofte aperis sur titolpaĝoj de revuoj kiel Vogue. Ŝi akiris multajn traktatojn en la 1980-aj jaroj por televidaj reklamoj.

Russo okupiĝis intense pri literaturo kaj vizitis aktoredukadon. Ŝi ricevis kelkajn malgrandajn teatrajn rolojn. Ŝi ricevis en 1988 la unuan filmrolon en La indianoj de Cleveland.

Russo geedziĝis en 1992 kun scenlibra verkisto Dan Gilroy kaj havas unu filinon (Rose). Ŝi vivas en Kalifornio.


Eksteraj ligiloj [redakti]