Rennsteig
La vojo kun la nomo RENNSTEIG estas fame konata migradopado sur la kresto de la Turingia Arbaro.
Estante 168km longa, tiu ege ŝatata migradopadego komencas en Hörschel apud Eisenach ĉe la rivero Werra kaj finiĝas en Blankenstein. Großer Inselsberg estas monto situanta sude de la migradopado Rennsteig.
La unua mencio fariĝis en 1330 kiel limvojo inter Turingujo kaj Frankonio.
Konata estas la kanto Rennsteiglied (teksto: Karl Müller, melodio: Herbert Roth en 1951), la neoficiala himno de la Turingio. Antaŭe skribis jam Joseph Victor von Scheffel poemon pri la Rennsteig-pado[1].