Mi havas Revon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Revon havas mi)
Martin Luther King dum la parolado

Mi havas Revon (angle I Have a Dream) estas la diskurso de usona civilrajta aktivisto Martin Luther King pri lia deziro de harmonia kunekzistado de blankuloj kaj nigruloj kiel egaluloj. La parolado okazis je la 28-a de aŭgusto 1963 antaŭ la Monumento de Lincoln en Vaŝingtono dum la Marŝado al Vaŝingtono por Laborpostenoj kaj Libereco kaj signas ŝanĝopunkton de la Usona Movado por Civilaj Rajtoj. Ĝi estas rekonata kiel signifa parolado en Usona civilrajta movado.

La parolado citis el pluraj fontoj inkluzive de la Biblio (Psalmaro, Libro de Josuo kaj Libro de Amos), la Usona Konstitucio kaj Usona Deklaro de Sendependeco. Jen unu el la plej famaj partoj de ĝi:

I have a dream that one day this nation will rise up and live out the true meaning of its creed: "We hold these truths to be self-evident: that all men are created equal."
Mi havas revon ke iun tagon ĉi tiu nacio leviĝos kaj vivos laŭ la vera signifo de sia kredo: "Ni taksas jenajn veraĵojn memevidentaj: ke ĉiuj homoj estas kreitaj egalaj."

Sekvas la kompleta teksto de la parolado sur la ŝtuparo de la Monumento de Lincoln (Vaŝingtono D.C) en 1963.

Monumento pri Martin Luther King jr.[redakti | redakti fonton]

En 2011 pretiĝis en Vaŝingtono granda granita monumento al Martin Luther King jr.. Oni starigis ĝin borde de la Potomaka Rivero ne tre malproksima de la loko, kie Martin Luther King jr. tiam okazigis sian famiĝintan paroladon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]