Rezino
Rezino estas solida aŭ duonsolida organika, amorfa substanco, solvebla en etero, alkoholo sed ne en akvo (liposolvebla). Ĝi troviĝas ĉefe en la rezinduktoj de pinacoj. Ĉe difektiĝo de la arbo la rezino fermas la vundon.
Kemie ĝi ne estas homogena substanco, sed konsistas el rezinacidoj, aromatajn materialojn, alkoholon.
La solvita rezino en volatila oleo nomiĝas balzamo.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri rezino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Flamiĝema kiel ligno rezina. ” „ Li estas flamiĝema kiel rezina ligno. ”