Rezső Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezső Szabó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1929 (1929-05-10)
en Klížska Nemá
Morto 17-an de februaro 2018 (2018-02-17) (88-jaraĝa)
en Klížska Nemá
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioSlovakio
Alma mater Fakultato de Juro, Universitato Komenio en Bratislavo • Pápai Református Kollegium • Universitato Komenio en Bratislavo
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Rezső Szabó [reĵO sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Rezső estis slovakia hungara juristo, politikisto.

Rezső Szabó[1] naskiĝis la 10-an de majo 1929 en Klížska Nemá (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 2018 en Klížska Nemá (jam en Slovakio, laŭ ĉeĥa Vikipedio en Bratislavo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Szabó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, Slovakio. Li lernis ankaŭ en Hungario, poste li maturiĝis en Komárno en 1948, pli poste li akiris juran diplomon en en:Comenius University en 1952 en Bratislavo. Inter 1951-1954 li havis postenon en la hungara minoritata asocio Csemadok, en la sekvaj jaroj li estis ĝia sekretario. Inter 1959–1961 li estis redaktoro de hungarlingva gazeto A Hét. Dum la Praga Printempo li estis unu el la hungarlingvaj aktivuloj, kiuj formulis postulojn pri reformoj de minoritata politiko en Ĉeĥoslovakio. Tiam li estis partoprenanto en la kunveno de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Slovakio. Depost fiasko de la Praga Printempo li estis forigita el la partio, eĉ el Csemadok kaj li rajtis fari nur fizikajn laborojn. Ekde 1975 li estis administranto en entrepreno, iom poste li jam estis juristo. Post la Velura revolucio li estis rehabilitita kaj revenis al la politiko.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Csemadok és a Prágai Tavasz (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]