Rialto Towers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
180-grado panorama vido de Melburn, kiel vidita de la observejo de la Rialto
Rialto Towers
turdomonubskrapulo
Estiĝo 1986
Lando Aŭstralio vd
Situo Viktorio
Situo
Geografia situo 37° 49′ 8″ S, 144° 57′ 30″ O (mapo)-37.818888888889144.95833333333Koordinatoj: 37° 49′ 8″ S, 144° 57′ 30″ O (mapo)
Rialto Towers (Viktorio)
Rialto Towers (Viktorio)
DEC
Rialto Towers
Rialto Towers
Situo de Rialto Towers
Map
Rialto Towers
Retejo http://www.rialto.com.au/
vdr

La Rialto-Turoj (angle Rialto Towers, ankaŭ nomita Rialto CentroLa Rialto) estas nubskrapulo situanta en Melburno, Aŭstralio. La 63 etaĝoj kaj 251 m alta konstruaĵo estis dezajnitaj fare de Gerard de Preu kaj Partneroj kaj konstruitaj inter 1982 kaj 1986. Post ilia inaŭguro, la Rialto-Turoj estis nelonge la plej alta konstruaĵo ekster Nordameriko, sed ili devis prirezigni la titolon post nur unu monato al la OUB Centro en Singapuro. Estis la nura tempo ke la plej alta konstruaĵo ekster Nordameriko estis en Aŭstralio, ĉar tiu titolo estis kutime tenita fare de eŭropaj aŭ aziaj nubskrapuloj.

La Rialto-Turoj konsistas el du nubskrapuloj: pli malgranda norda turo kiu staras 185 m alta kaj la pli granda suda turo. La konstruaĵo atingas sian oficialan altecon de 251 metroj kun malgranda lifta maŝinejo kiu leviĝas 4 m super la ĉeftegmento de la suda turo. La anteno kiu estis aldonita poste altiĝas eĉ pli alte, nome 270 m, sed ne estas parto de la arkitekturo de la konstruaĵo.

La observejo sur la supra etaĝo restis neuzata dum preskaŭ 8 jaroj antaŭ ol ĝi estis malfermita al publiko la 19-an de julio 1994. La Rialto-Turoj estas la kvina plej alta nubskrapulo en Melburno kaj la sesa plej alta en Aŭstralio. En la tuja najbareco, sur la alia flanko de la Yarra Rivero, en la Southbank-distrikto estas la Eŭreka Turo, kiu estas la dua plej alta loĝkonstruaĵo en Aŭstralio.

Rialto Towers enhavis la unuan publikan observferdekon en Melburna nubskrapulo, kiu funkciigis inter 1994 kaj 31 decembron 2009 [1]. Ĝi ankaŭ estis la loko de la unua vertikala kuro de Melburno.

Kiam kompletigite ĝi estis la 23-a plej alta konstruaĵo en la mondo kaj la dua plej alta ekster Usono (post la First Canadian Place en Toronto, Kanado).

Galerio[redakti | redakti fonton]

Panorama vido de la Rialto je nokto, montranta la Melburna urbocentro kaj Southbank iluminitaj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rialto Observation Deck to close. Arkivita el la originalo je 2009-12-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]