Richards Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richards BayRichards Baai estas sudafrika grandurbo en la komunumo Uthungulu, provinco KwaZulu-Natal.

Mapo de Sud-Afriko, kie Richards Bay estas trovebla nordoriente laŭ la oceano

Bazaj informoj

Geografio

Richards Bay situas laŭ Hinda Oceano sur marborda ebenaĵo, pli precize ĉe laguno de rivero Mhlatuze en la nordorienta parto de la lando.

Historio

Ĝi estis fondita en 1879 kiel haveno dum al unua bur-milito de Frederick Richards. Komence ĝi estis nur fiŝkaptista haveno, sed fariĝis nun la plej granda haveno de Sudafriko. En 1969 Richards Bay ricevis statuson urbo.

Parto de la haveno por ŝipetoj en Richards Bay

Ekonomio

En la urbo ekzistas grava mineralindustrio, ekzemple aluminio. Oni minadas feroercojn, titanioksidojn kaj zirkonojn apud la urbo. Richards Bay estas ankaŭ en la mondo la plej granda haveno por karbo. La senlaboreca procento en Richards Bay sole estas 19 procentoj.

Richards Bay estas unu el la turismaj centroj de Sudafriko.

Klimato

Richards Bay havas subtropikan klimaton kun varmaj malsekaj someroj kaj senfrostaj vintroj. Jare pluvas po 1228 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. En januaro la pluvo kulminas. La meza ĉiujara temperaturo estas 21.5°C.

Fontoj

Koordinatoj: 28° 48' S, 32° 6' O