Rikárd Margittay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MARGITTAY Rikárd (pro. margitai) estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, esploristo de Balatono naskita en Lugos la 12-an de oktobro 1898 kaj mortinta en Buchenwald je kristnasko de 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rikárd Margittay studis juron kaj muzikkomponadon, samtempe li finis komercakademion en Vieno. En la Universitato de Budapeŝto li fariĝis doktoro pri jur- kaj ŝtatsciencoj. Dum la unua mondmilito li estis soldato, poste li estis formulanto de la Ĉambro pri Komerco kaj Industrio, redaktoro pri ekonomiko de Pester Lloyd. Dum la hungara sovetrespubliko de 1919 li estis sekretario de komisaro Jenő Varga. De 1920 li estis privatdungito, verkisto, ĵurnalisto. Li esploris la pasintecon de Buda. De 1928 li vivis en Zamárdi. Inter 1936 – 43 li estis regula kunlaboranto de la semajngazeto de Balatoni Kurir. Li mortis en nazikoncentrejo. Li kolektis unikan bibliotekon de Balatono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Balaton vár és templom romjai (Bp., 1936);
  • Római sasok a Balaton fölött (historia teatraĵo, Pesterzsébet, 1942);
  • Balaton. Tájak – Emberek (Bp., 1943).

Fonto[redakti | redakti fonton]