Jenő Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Jenő Vargha!

Jenő Varga
Persona informo
Naskonomo Weisz Jenő
Naskiĝo 6-an de novembro 1879 (1879-11-06)
en Nagytétény
Morto 7-an de oktobro 1964 (1964-10-07) (84-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj germanahungararusa
Ŝtataneco SovetunioHungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Jenő Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Jenő, inter anglalingvanoj Eugen Varga, en Sovetunio konata Евгений Самуилович Варга [Jevgenij Samuiloviĉ Varga] estis hungara bakisto, instruisto, profesoro, politikisto, ekonomikisto, membro (honora en 1955) de Hungara Scienca Akademio, mebro de Sovetia Akademio de Sciencoj. Lia origina nomo estis Weisz Jenő.

Jenő Varga en 1919

Jenő Varga [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1879 en Nagytétény. Li mortis la 7-an de oktobro 1964 en Moskvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jenő Varga devenis el juda familio. Li aliĝis al la socialdemokratoj en 1906. En la sekva jaro li doktoriĝis el filozofio. Li eklaboris en eldonejo de Népszava. En 1911 li akiris diplomon pri pedagogio, poste li instruis en mezlernejo, fine en la sama jaro li edziĝis. En fino de 1918 li profesoriĝis en Universitato de Budapeŝto, krome li estis nomita subministro, dum la Hungara Sovetrespubliko li estis jam ministro. Post falo de la respubliko li migris al Aŭstrio, kie li konatiĝis kun Sigmund Freud. Ekde 1920 li translokiĝis al Berlino, fine li vivis en Soveta Rusio, kie li konatiĝis kun Lenino kaj Stalino, li partoprenis en laboro de Komintern. Post la 2-a mondmilito li forlasis la politikon kaj li okupiĝis pri la ekonomio. Li ricevis trifoje Ordenojn de Lenin.

Elektitaj publikaĵoj hungare[redakti | redakti fonton]

  • A drágaság (1912)
  • A földbirtokreform és a közélet demokratizálása (1945)
  • Az imperializmus gazdaságának és politikájának fő kérdései (1954)
  • A XX. század kapitalizmusa (1962)
  • A proletárdiktatúra gazdaságpolitikája (1976)
  • A tőkés gazdaság a II. világháború után (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]