Rinovirusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rinovirusoj estas ekscitiloj de facilaj malsanoj de spiraj vojoj, nomiĝas infektan nazkataron, kiu prasas sen temperaturo. Ili povas kaŭzi malsanojn nur ĉe homoj kaj ĉimpanzoj.

Proprecoj de rinovirusoj[redakti | redakti fonton]

La diametro de viriono estas 20-30 nm, fundamentalaj proprecoj de viruso similas proprecojn de enterovirusoj. Karaktera indico kiu distingas ilin de homaj enterovirusoj estas perdo de infekta aktiveco en acida medio (pH 3.0 - 5.0). Oni povas konservi virusojn dum multe jaroj ĉe temperaturo -70°C, kaj ĉe temperaturo +4°C mallonge. Oni reproduktas virusojn en kulturo de homaj fibroblastoj kaj en organaj kulturoj de trakea epitelio de homoj kaj putoroj. Optimumaj kondiĉoj estas inkubacio ĉe temperaturo 33°C. Estas ebla adaptado al kulturo de bovetaj ĉeloj.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni scias 113 serotipojn de rinovirusoj. Transmisio de homo al homo efektiviĝas per aero-guta vojo. Infektia persono ekskrecias viruson ankoraŭ antaŭ apero de malsanaj simptomoj kaj precipe dum unuaj tagoj de malsano. Inkubacio daŭras 2-4 tagojn, malsano ĉirkaŭ 6. Ĝi karakteriziĝas nazkataron, tuson, kapdoloron kaj ĝeneralan malfortecon. Precipe infanoj malsanas.

Eblaj komplikaĵoj:

Malsano lasas mallongan imunecon, oni povas reinfektigxi per tiu serotipo. Imuna protektado efektiviĝas per specialaj antikorpoj (IgA) de nazofaringo. Oni ne konas specialajn metodojn de kuracado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]