Rivero Kankakee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Kankakee
rivero
Bazaj informoj
Longeco 144 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Illinois River
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Ilinojso
Map
vdr

La rivero Kankakee estas rivero kiu fluas en la usonaj ŝtatoj de Indianio kaj Ilinojso. Ĝi longas ĉirkaŭ 144 km kaj fluas tra nordokcidenta Indianio kaj nordorienta Ilinojso. La rivero estas flankrivero de la Ilinojo. Ĝia vojo ne estas natura. Por krei kulturkampojn, homoj rektigis la riveron. Antaŭ tio la rivero drenis unu de la plej grandaj malsekejoj en Nordameriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Kankakee komencas flui en nordokcidenta Indianao ĉirkaŭ 8 km sude de South Bend. La rivero fluas en rekta, malnatura kurso (Vidu super…) ĉefe sudokcidente tra kampara kulturkampo. Ĝi formas la sudajn kantonlimojn de la kantonoj: Porter, La Porte, kaj Lake. Kaj formas la nordajn kantonlimojn de la kantonoj: Starke, Jasper, kaj Newton.

Kiam la rivero eniras la kantonon Kankakee, en Ilinojso, ĝi kurbas okcidenten ĝis la rivero Iroquois fluas en la riveron Kankakee el la sudo. Ĉi tio okazas 5 km sudokcidente de la urbo Kankakee. La rivero tiam kurbas nordokcidenten por la pli malalta vojaĝo kiu estas 56 km. Ĝi ligas la riveron Des Plaines el la sudo kaj formas la Riveron Ilinojon. Ĉi tiu okazas ĉirkaŭ 80 km sudokcidente de Ĉikago.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rivero Kankakee estis uzata por transporti objektojn kaj homojn per Indianoj kaj fruaj eŭropaj setlantoj. Proksime ĉe la komenco de la rivero, ekzistis transport-vojo al la Saint Joseph Rivero kiu fluas al la Miĉigana Lago.

En la komenco de la 19-jarcento, la rivero estis preskaŭ 384 km longa. Multe da malsekejoj estis ĉirkaŭ la rivero ĝis ili estis drenitaj por krei kulturkampon. La supra rivero estis ŝaneliginta por permesi la transportadon de ligno sur la rivero. Sed la ŝaneligado kaŭzis inundojn.