Robert Curry Cameron
Robert Curry CAMERON (naskiĝinta en 1925, mortinta en 1972) estis usona astronomo.
Li malkovris la asteroidon 1575 Winifred la 20-an de aprilo 1950 elde la Observatorio Goethe Link apud Broklino (Indianao).
Li eldonis "The Magnetic and Related Stars[1]", kolekto da artikoloj prezentitaj en 1965 dum simpozio en Greenbelt (Marilando).
La luna kratero Cameron estis tiel nomata en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
- ↑ The Magnetic and Related Star. Proceedings of a symposium, Greenbelt, Md., Nov. 1965, and the Helen B. Warner Prize Lecture of the American Astronomical Society, Berkeley, Calif., Dec. 1965. Robert C. Cameron (angle)