Robert Descharnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Descharnes
Persona informo
Robert Descharnes
Naskonomo Robert Pierre Antoine Descharnes
Naskiĝo 1-an de januaro 1926 (1926-01-01)
en Nevers
Morto 15-an de februaro 2014 (2014-02-15) (88-jaraĝa)
en Azay-le-Rideau
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo fotisto • biografo • verkisto • reĝisoro • kinisto vd
Aktiva dum 1955–1960 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert P. DESCHARNES (Nevers, 1-a de januaro 1926 - Indre et Loire,[1] 15-a de februaro 2014) estis franca fotografiisto kaj eseisto, kaj unu el ĉefaj biografiistoj de Salvador Dalí, pri kiu li publikigis nombrajn librojn reference[2] pri lia vivo kaj verkaro.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li konis Dalí kaj lian edzinon Gala en 1950, prezentitaj de la pentristo Georges Mathieu dum veturo ŝipe al Usono. El tiu renkonto startis forta kunlaborado inter ambaŭ, speciale rilata al kinprojekto titolita La mirinda aventuro de la puntistino kaj la rinocero, el kio rezultis malneto kvinhora, neniam eldonita. Pensita de ambaŭ kiel unua filmo kreita pere de la paranoik-kritika metodo, rilatis la obsedon de la pentristo kun la pentraĵo La puntistino, de Vermeer, kaj la rinoceroj.[4]

Oni konservis ĉirkaŭ 60.000 negativojn[5][6] kiuj montras la ekstravaganc(em)on kaj la ĉiutagecon de Dalí. Li estis responsa de la protektado de la verkaro de Dalí, kiu suferis sennombrajn falsaĵojn tra la tuta mondo. En 1986, Dalí transdonis la rajtojn de sia verkaro al la socio Demart Pro Arte B.V., estrita de Descharnes, ĝis 2004. Siaflanke, en sia testamento li establis kiel nura heredanto la hispanan ŝtaton. Tio kondukis al proceso inter la socio Deamart, la hispana ŝtato kaj la Fondaĵo Gala-Salvador Dalí. Descharnes plutenis siajn rajtojn dn diversaj landoj, kvankam neniam en Hispanio, ĝis 2004.[7]

En la 15a de decembro 2011, la Ministerio de Kulturo kaj Komunikado de Francio nomumis lin kavaliro de la Ordre des Arts et des Lettres.[8]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

(En hispana)

Notoj[redakti | redakti fonton]