Roger Tory Peterson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Tory Peterson Institute.

Roger Tory Peterson (28an de aŭgusto, 1908 - 28an de julio, 1996), estis usona naturalisto, ornitologo, artisto kaj edukisto, kaj kontribuis kiel unu el la fondantaj inspiroj por la pormedia movado de la 20a jarcento.

Biografio

Fine de la 1920-aj jaroj li fakulis pri arto kaj desegno. Komence de la 1930-aj jaroj li jam instruis pri arto kaj scienco en Masaĉuseco. En 1934 li publikis sian komencan Guide to the Birds, nome unua moderna kampogvidilo pri birdoj, el kiu vendiĝis 2‚000 kopioj en unu semajno, kaj sekve oni faris 5 eldonojn. De tiam li publikis serion de kampogvidiloj el multaj temoj el rokoj kaj mineraloj al skaraboj kaj reptilioj. Li disvolvigis propran identigan sistemon kiu rapide populariĝis.

Dum sia vivo li ricevis ege multe da premiojn, honorojn, medalojn ktp. Li mortis en 1996 hejme en Old Lyme (Konektikuto).

La ornitologia kromnomo de Roger Tory Peterson estis "King Penguin", en angla Reĝa pingveno.

Referencoj

Notoj
Bibliografio
  • Devlin, John C. kaj Grace Naismith (1977), The World of Roger Tory Peterson - An Authorised Biography. New York Times Books, ISBN 0-8129-0694-2
  • (1996) “Obituary: Roger Tory Peterson (1908-1996)”, British Birds 89, p. 544–545. 
  • Carlson, Douglas (2007), Roger Tory Peterson: A Biography. The University of Texas Press, ISBN 978-0-292-71680-3.
  • Paul R. Ehrlich, David S. Dobkin kaj Darryl Wheye (1988), The Birder's Handbook: A Field Guide to the Natural History of North American Birds Fireside. ISBN 0-6716-5989-8.
  • Rosenthal, Elizabeth J. (2008), Birdwatcher: the Life of Roger Tory Peterson. The Lyons Press, ISBN 978-1599212944.