Rohrbach-Berg - prononco [RO:Rbaĥ Berk] - estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoSupra Aŭstrio, al la regiono Mühlviertel ("mueleja regiono") kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Rohrbach. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 5 134 loĝantoj sur areo de 37,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 135 loĝantoj/km².