Rozakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosa centifolia
Rosa damascena

Rozakvo estas volatila akvo de rozoRosa centifolia, kiu estas kromprodukto de la destilado de rozoleo el rozfloroj. Ĝi ankaŭ nomiĝas roz-hidrolato . La odorefiko de rozakvo estas ŝuldata al 2-feniletanolo. [1]

Aplikado[redakti | redakti fonton]

Rozakvo estas grava ingredienco de certaj specoj de marcipano. Ĝi ankaŭ estas uzata por aromigado de aliaj manĝaĵoj precipe en la araba, hinda, persa kaj franca kuirejo. Inter turistoj en Hindio la jogurta trinkaĵo lassi ([लस्सी) estas tre ŝatata aŭ gulabi lassi (गुलाबी लस्सी). Rozakvo estas uzata por fari kosmetikaĵojn, precipe por flegi la haŭton.

Konata estas el la turka dolĉaĵo güllaç, kiu estas aromatigita per rozakvo.

Vera rozakvo malsimilas al maceraĵo el rozfloroj. Tiun mazeraĵon oni povas facile mem fari.

El rozakvo, oranĝsuko kaj granatsuko oni faras ankaj senalkoholan ĉampan-surogato. Per tiu oni anstataŭas ŝampanon en islamaj landoj..[2]

Produktantaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Krome ekzistas pliaj produktantoj en Libano kaj Turkio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gernot Katzer (16. Juni 2003). Rose (Rosa damascena Miller) (germane). Alirita 1. Dezember 2012. “Alles über die Rose (Rosa damascena Miller) [Pflanzenteil, Familie, Aroma, Chemie, Herkunft, Etymologie]”..
  2. Rosenwasser statt Champagner, FAZ vom 1. April 2004, abgerufen am 3. Dezember 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]