Rudolf Emil Kálmán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf Emil KÁLMÁN, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kálmán Rudolf Emil, en Usono Rudolf E. Kalman estas hungara-usona inĝeniero, matematikisto, pedagogo, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1976), membro de Usona Scienca Akademio (1994), membro de franca kaj rusa akademioj.

Rudolf Emil Kálmán

Rudolf Emil Kálmán [1] naskiĝis la 19-an de majo 1930 en Budapeŝto.

Biografio

Rudolf Emil Kálmán ricevis diplomon en 1953 en Usono, poste li diversloke havis postenojn, ekzemple en universitato de Novjorko. En 1957 li doktoriĝis. En 1960 li kreis filtrilon de Kalman. Inter 1964-1971 li instruis en universitato de Stanford, poste ĝis 1992 li esploris en Florido. Li instruis ankaŭ en universitato de Zuriko inter 1973-1997. Li ricevis diversajn premiojn inter 1974-2009.

Ĉefa verko

  • Topics in mathematical system theory (1969)

Fontoj