Rumana Bonhumoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rumana Bonhumoro
Rumana Bonhumoro
Rumana Bonhumoro
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1932
Urbo Arnhemo
Eldoninto Moreau
Paĝoj 62
vdr

Rumana Bonhumoro [1] estas kolekto de kvin rumanlingvaj rakontoj, esperantigitaj fare de P. Firu kaj Sigismundo Pragano. Tiu ĉi eldonis la libreton 62-paĝe, en la jaro 1932, ĉe Moreau en Arnhemo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre bona stilo. La rakontoj posedas lokan koloron, tipajn karakterojn, sed estas ofte pli ironiaj, ol simple bonhumoraj. 
— 1932 Georges Stroele, Esperanto, p.105
Citaĵo
 En la antaŭparolo S. Pragano, (aŭ pli ĝuste, la Antverpenaj amikoj tion certe pliŝatos : Sigismund Prager), insistas pri la fakto, ke tiu libreto ne havas antologiajn pretendojn. La leganto trovos nur kelkajn florojn el la abunde floranta ĝardeno de la rumana bonhumora literaturo. Se d tiuj floroj vere indas la atentan tralegadon de la libro, P. Firu, sam e kiel nia Rumana samideano Prager, estas lerta tradukanto de tre belaj kaj gajaj paĝoj. Por ni Belgoj estas nur bedaŭrinde, ke la prezo preskaŭ ne permesas la aĉeton de la libreto. Proksiman fojon nia amiko Prager same bone pripensos tiun aspekton de la afero, kiel la tradukan parton. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]