Ryokan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryokan
Statuo de Ryokan (Ryūsen-ji en Nagaoka)
Statuo de Ryokan (Ryūsen-ji en Nagaoka)
Persona informo
Naskiĝo 1758
en Izumozaki, Echigo (nun Izumozaki, Santo-distrikto, Niigata), Japanujo
Morto 1831
en Japanio
Mortokialo disenterio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo poeto • verkisto • kaligrafo • bikŝuo
vdr

Ryōkan (Hepburn-Transskribo; japane: 良寛, [rjōkan]), kies vera nomo estis YAMAMOTO Eizo (山本栄蔵, [jamamoto eizō]; naskiĝis la 2-an de oktobro en la 8-a jaro de Hōreki (la 2-an de novembro 1758); mortis la 6-an de januaro en la 2-a jaro de Tenpō (la 18-an de februaro 1831) ), ankaŭ konata kiel Ryōkan Taigu (良寛大愚, [rjōkan taigū]) aŭ Taigu Ryokan (大愚良寛, granda malsaĝulo Ryokan) estis japana zenbudhista monaĥo, kaligrafo kaj poeto, kiu loĝis en Echigo (en la nuna gubernio Niigata), Japanujo.

Vivo

Li naskiĝis en Izumozaki, Echigo (nun Izumozaki, Santo-distrikto, Niigata). Lia patro YAMAMOTO Samon Yasuo (山本左門泰雄), posteulo el riĉa familio, estis poeto, estro de sia urbeto kaj ŝintoisto de Ishii-Sanktejo. La juna Eizo pasigis sian junulecon studante. Dekokjara li decidis eniri en zenmonaĥejon. Tie lia vivo skuiĝis. Li estis disĉiplo de la majstro Kokusen, kiu apartenis al la sekto Soto. La budhista monaĥo Ryōkan verkis multajn poemojn, nomatajn waka-jn, naivstilajn, volonte forlasante la kompleksajn regulojn kaj la tradician stilon de tiaj poemoj.

Post la morto de sia majstro, Ryōkan estis ties nura heredanto kaj oni nomis lin posteulo de Kokusen. Malgraŭ tio, li preferis foriri. Dum la sekvaj dudek jaroj li loĝis en monta ermitejo, kiun li nomis Gogo an. Tiam, li konatiĝis kun Teishin, juna zen-monaĥino, kun kiu li havis intiman amikecon. Fine de sia vivo, forlasinte Gogo an, Ryokan vivis en la domo de sia amiko Kimura Motoemon. La "granda stultulo" (大愚, 'taigu'), forpasis en la jaro 1831, sepdekdu-jaraĝa.

Poemoj

Kiu diras, ke miaj poemoj estas poemoj?
Miaj poemoj ne estas poemoj.
Kiam vi scios, ke miaj poemoj ne estas poemoj,
tiam ni povos paroli pri poezio. [1]

Morgaŭ?
Sekvan tagon?
Kiu scias?
Ni ebriiĝas
de tiu ĉi tag'! [2]

Kion mi lasos post mi?
Florojn printempajn,
kukolon surmontetan,
kaj foliojn aŭtunajn. [2]

Lia ermita vivo estas ofte objekto de liaj poemoj. Tiel, iam reveninte hejmen vespere Ryokan konstatis, ke ĉiuj liaj posedaĵoj malaperis, kaj verkis jenan hajkon:

Forgesita de la ŝtelisto:
la luno
ĉe la fenestro.

Statuoj

Referencoj

  1. Tradukita el la angla
  2. 2,0 2,1 Tradukita el la franca vikipedio

Eksteraj ligiloj