Sámuel Komoly
Sámuel Komoly | |
---|---|
Persona informo | |
Sámuel Komoly [ŝAmuel komoj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Komoly Sámuel estas hungara neŭrologo, altlerneja instruisto.
Sámuel Komoly[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1952 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sámuel Komoly akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Szeged. Inter 1977-1993 li laboris en neŭrologia sekcio de la Universitato Semmelweis, poste en hospitalo de Budapeŝto, ekde 2004 en kliniko de Universitato de Pécs. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1992, li doktoriĝis (DSc) en 1999 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj ĉeftemoj estas multobla sklerozo kaj neŭroimunologio. Li ricevis premiojn inter 1988-2021. En 2019 li estis rekomendita koresponda membro de la akademio.
Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]
- Insulin-like growth factor I gene expression is induced in astrocytes during experimental demyelination. (1992)
- Axonal changes in chronic demyelinated cervical spinal cord plaques. (2000)
- Gyakorlati neurológia és neuroanatómia. (studenta lernolibro, 2012)
- Fast 3 Tesla nigral hyperintensity magnetic resonance imaging in Parkinson's disease. (2021)