Sándor Demján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Demján
Sándor Demján
Sándor Demján
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de majo 1943(nun 1943-05-14)
en  Hungara reĝlando Börvely
Morto la 26-an de marto 2018
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entreprenistoekonomikisto
vdr

Sándor Demján [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Demján Sándor estis hungara negocisto, entreprenisto, bankisto.

Sándor Demján[1] naskiĝis la  14-an de majo 1943(nun 1943-05-14) en Börvely (Hungara reĝlando, nuntempa Berveni en Rumanio), li mortis la 26-an de marto 2018 en Budapeŝto.

Malfermo de vendejego Skála, Sándor Demján meze

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Demján estis edukita longe en Etyek. Li akiris diplomon en Komerca Altlernejo helpe de stipendio en 1965. Post la diplomo li eklaboris en konsuma kooperativo en Gárdony, poste en similaj lokoj en Fejér. Inter 1968–1973 li jam estris kooperativon de Tác. (Memoru: dum la socialismo nur ŝtataj firmaoj ekzistis, tamen la kooperativo estis legala.) Li estabis en 1973 vendejaron "Skála," kiu estis tiutempe miraklo ne nur en Hungario, sed ankaŭ en la ceteraj socialismaj landoj. En 1987 li fondis jam bankon, en 1996 investan firmaon. Helpe de tiu firmao li kreis vendejegojn en Budapeŝto, eĉ en Bratislavo kaj Katowice, krome liaj kreaĵoj estas Nacia Teatro (Budapeŝto), Palaco de Artoj, filma produktejo en Etyek. Li apartenis al la plej riĉaj homoj de la lando, el la havaĵoj li malavare apogis talentulojn. Li ricevis premiojn inter 1980-2015.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]