Sándor Major

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Major
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1890 (1890-04-13)
en Sárvár
Morto 12-an de novembro 1964 (1964-11-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto • oficiro
vdr

Sándor Major [ŝAndor major], laŭ hungarlingve kutima nomordo Major Sándor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, generalo.

Sándor Major[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1890 en Sárvár, li mortis la 12-an de novembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Major maturiĝis en luterana liceo en Sopron en 1908, poste li akiris bestokuracistan diplomon helpe de armea stipendio en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1912. Samtempe li ricevis la rangon leŭtenanto. Li instruis en la armea akademio inter 1912-1949. En tiu longa periodo li estis ankaŭ asistanto en kliniko de la menciita altlernejo (1913–1914) kaj dum la 1-a mondmilito li estis armea bestokuracisto. Li doktoriĝis en la altlernejo en 1916. En la pli pacaj tempoj li havis postenon en la defenda ministerio (1918–1921), poste li instruis en la armea akademio kaj nature ankaŭ bestokuracisto en pli altaj rangoj. Li partoprenis en la 2-a mondmilito, fine li estis militkaptito en Sovetunio inter 1945-1948. Hejmenveninta lia generala rango restis, tamen li estis forigita el la armeo en 1949. Li estis civila bestokuracisto ĉe ĉevalaro, sed en 1952 li estis akuzita, tial li laboris plu en Budapeŝto ĝis 1955. Li ricevis armeajn medalojn ĝis 1945. Li edziĝis en 1948.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pata mechanizmusáról (1911)
  • Miért nem mutatható ki néha az epefesték icterusos lovak vizeletéből? (disertaĵo, 1916, ankaŭ germane)
  • Adatok és észleletek a havivakságról (1928)
  • A magyar ló (1937)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.