Sønderborg
Sønderborg (germane Sonderburg), estas urbo en la regiono Syddanmark en Danio, ĉe la Fjordo de Flensburg, proksime de la landlimo al Germanio.
De 1970 Sønderborg estas parto de la komunumo Sønderborg, kiu estis unuigita en 2007 kun ses najbaraj komunumoj al grandkomunumo. La ĝisnuna komunumo Sønderborg havas areon de 54,4 km² kaj 30.555 loĝantoj (2005).
Esperanto en Sønderborg
Laŭ Enciklopedio de Esperanto, la urbo estas naskiĝloko de Lorenz Friis. La germana juristo Adolf Eduard Wilhelm Gödecke fariĝinta senŝtatulo pro la distranĉo de Sonderburg de Germanio post la unua mondmilito kunfondis tie Esperanto-societon en 1925. En 1927 okazis la Dana Esperanto-Kongreso en Sønderborg. Vd. ankaŭ la artikolon Esperanto-Movado en Danio