Sablovermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sablovermoj

La sablovermo (Arenicola marina) estas specio el klaso poliĥetoj (Polychaeta), ordo Capitellida, familio de Arenikoledoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La sablovermo vivas grandnombre en malhela, ŝlima sablo de protektataj margolfoj, maraj riverfaŭkoj. Ĝia disvastiĝa areo estas la marbordo de la Atlantiko en okcidenta, norda Eŭropo kaj en la Mediteraneo. Oni uzas la sablovermon kiel fiŝallogaĵon dum fiŝkaptado, ĝian ekziston minacas ne la homo, sed la naftaĵoj, kemiaĵoj, kiuj penetras la maron.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La sablovermo longas 10-20, malofte 25 centimetrojn, dikas 1-1,5 cm. La vermo estas verd-flava aŭ bruneta, ĝia korpo navas rondan kversekcon. La brankoj situas sur la sablovermo mezkorpe, paralele al la longo. Ili estas fajne disbranĉiĝantaj kaj abunde vejnaj, tiel ili povas akcepti plej multon el oksigeno. La besto havas 13 ruĝajn brankajn parojn. La fosadon en la sablo helpas etaj ĥetoj.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La sablovermo vivas sola en loĝeja tubo, kiu havas du elirejojn, tiel U-formon. Ĉe la antaŭa elirejo, la tajdo alportas freŝan sablon en la tubon, kiun konsumas la vermo kaj nutras sin el la organikaĵoj en ĝi. Ĝi utiligas ĉiujn nutrantan materialon. Ĉe la malantaŭa elirejo, la sablovermo produktas mukon, kiu gluiĝas kun sableroj kaj firmigas la tubomuron. La besteto suĉpumpas per vermomoviĝo freŝan akvon en la tubon. Ĉiu alta tajdo (mara alfluo) alportas freŝan akvon kaj tiel oksigenon, kaj samtempe forigas la superfluan karbonan dioksidon.

La ekskremento de la sablovermo konsistas ĉefe el sablo, kiun ĝi eligas post kiam ĝi jam forkonsumis el ĝi la nutreblajn materialojn. Tio okazas ĉiujn tri-kvaronajn horojn. La eligitan sablon forportas la sekva tajdo.

Generado[redakti | redakti fonton]

La gonoĥorismaj bestoj eligas en mezo de oktobro ovojn kaj spermojn en la maron, el la loĝtuboj. La generada periodo daŭras du semajnojn, la larvo evoluas al plenkreska besto sur la marfundo.

Naturaj malamikoj[redakti | redakti fonton]

Okaze de maltajdo, aperas la birdoj kiel hematopo, granda kalidro kaj bunta kalidro por nutri sin mem el la sablovermo.