Safi
Safi (araba : آسفي) estas grandurbo de Maroko. Ĝi estas ĉefurbo de la regiono Duĥala-Abda kaj de sia provinco. Ĝia haveno estas unu el la plej gravaj de la lando.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Koordinatoj: 32°17′N 09°14′U / 32.283°N, 9.233°UKoordinatoj: 32°17′N 09°14′U / 32.283°N, 9.233°U
- Areo: 96 km²
- Loĝantaro: 311.201 en 2012
- Supermara alteco: 0-79 m
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo: 46 000
- Horzono: UTC, somere UTC + 1
Geografio[redakti]
Safi situas inter montoj kaj Atlantiko.
Historio[redakti]
Safi sub la nomo Safim estis sub portugala rego inter 1488-1541. La muro konstruiĝis por protekti Safin ankaŭ nun videbla. En 1942 la urbo estis grava alteriĝa tereno de armeo de Usono.
Ekonomio[redakti]
Safi estas ĉeffiŝkapta haveno por sardinoindustrio de la lando. Safi havas ekde la 1960-aj jaroj gravan industrian komplekson de transformado de fosfatoj. Oni okupiĝas ankaŭ pri teksaĵoj kaj ceramikaĵoj.
Trafiko[redakti]
Safi estas finhaltejo de branĉa fervojo. La marborda ĉefvojo tuŝas ankaŭ Safi-n, krome kuras ĉefvojo al interno de la lando.
Klimato[redakti]
En Safi la temperaturo varias averaĝe inter 8-28 °C. Jare pluvas po 360 mm. Inter junio kaj septembro preskaŭ ne pluvas kaj tiam kulminas la temperaturo.
Ĝemelurboj[redakti]
Vidindaĵoj[redakti]
- historia urboparto
- plaĝo
Fontoj[redakti]
- Angla Vikipedio