Safi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Safi

Safi (araba : آسفي) estas grandurbo de Maroko. Ĝi estas ĉefurbo de la regiono Duĥala-Abda kaj de sia provinco. Ĝia haveno estas unu el la plej gravaj de la lando.

Mapo pri Maroko, kie Safi estas trovebla laŭ la marbordo
Minaretoj de la historia urbo
Plaĝo kaj haveno de Safi
Vojo en Safi
Fortikaĵo de Safi

Bazaj informoj

Geografio

Safi situas inter montoj kaj Atlantiko.

Historio

Safi sub la nomo Safim estis sub portugala rego inter 1488-1541. La muro konstruiĝis por protekti Safin ankaŭ nun videbla. En 1942 la urbo estis grava alteriĝa tereno de armeo de Usono.

Ekonomio

Safi estas ĉeffiŝkapta haveno por sardinoindustrio de la lando. Safi havas ekde la 1960-aj jaroj gravan industrian komplekson de transformado de fosfatoj. Oni okupiĝas ankaŭ pri teksaĵoj kaj ceramikaĵoj.

Trafiko

Safi estas finhaltejo de branĉa fervojo. La marborda ĉefvojo tuŝas ankaŭ Safi-n, krome kuras ĉefvojo al interno de la lando.

Klimato

En Safi la temperaturo varias averaĝe inter 8-28 °C. Jare pluvas po 360 mm. Inter junio kaj septembro preskaŭ ne pluvas kaj tiam kulminas la temperaturo.

Ĝemelurboj

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Angla Vikipedio
Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie estas signita Safi