Saint-Hilaire-sur-Helpe
| Saint-Hilaire-sur-Helpe | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Nord | |
| Urbestro | S-ro Michel Coupillaud 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59440 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59534 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 779 (1999) | |
| Loĝdenso | 50 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°07′56″N 3°54′16″O / 50.13222°N, 3.90444°OKoordinatoj: 50°07′56″N 3°54′16″O / 50.13222°N, 3.90444°O | |
| Alto | 140 m - 206 m | |
| Areo | 15,41 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Saint-Hilaire-sur-Helpe estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 779 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Saint-Hilaire-sur-Helpe estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Hilaire-sur-Helpe etendiĝas sur 15,41 km². Ĝi estas trafluata de la rivero Helpe Majeure
La vilaĝo estis konstruita sur roka elstaraĵo super la rivero Helpe Majeure, kiu tie ricevas la riveretojn Bûchemont, Cressonnière kaj Père Queue.
Historio [redakti]
Saint-Hilaire-sur-Helpe unue disvolviĝis ĉirkaŭ la domareto de Fucheaux (sendependa paroĥo ĝis 1595), kie troviĝis romia travadejo super la Helpe Majeure : restas hodiaŭ kelkaj restaĵoj de ĝi.
Mezepoke, Saint-Hilaire dependis de la sinjortereno de Avesnes-sur-Helpe. La vilaĝo estis cedita al Francio de la traktato de la Pireneoj en 1659. Kozakoj okupis la vilaĝon inter 1815 kaj 1818, post la batalo de Waterloo.
Administrado [redakti]
Saint-Hilaire-sur-Helpe apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.