Saint-Omer (Pas-de-Calais)
Saint-Omer | |
---|---|
Lando | Francio |
Regiono | Nordo-Kaleza Markolo |
Departemento | Pas-de-Calais (subprefektejo) |
Arondismento | Saint-Omer (ĉefurbo) |
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj |
Poŝtkodo | 62500 |
Urbestro Aktuala mandato |
Bruno Magnier 2008 - 2014 |
Longitudo | 02° 15' 42" Oriento |
Latitudo | 50° 44' 56" Nordo |
Alto | 6 m |
Areo | 16,4 km² |
Loĝantaro | 15 747 loĝ. (1999) |
Saint-Omer [sẽtomeR] estas franca komunumo lokita en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Tiu mezgranda urbo estas ankaŭ la subprefektejo de unu arondismento kaj la ĉefurbo de tri kantonoj.
Geografio
La rivero Aa trafluas la urbon. Generale havas akvo gravan rolon en Saint-Omer : la urbo estas ĉirkaŭita de marĉoj, kiuj estas nomitaj la Sanktomeraj marĉoj (franclingve le marais audomarois).
Ekonomio
Longa malnovtempa manlaboro permesis disvolvigi ekonomie la lokajn marĉojn. Nun estas grandaj legomaj kultivadoj, precipe de florbrasikoj, sed ankaŭ iom bredado de bovinoj. Laste ekzistas loka biero, la biero de Saint-Omer.
Krome, la marĉoj fariĝis grava turisma centro.
Famuloj ligitaj kun la urbo
- Audomar (*600 - †670) estis episkopo de Thérouanne. Li estis sekve kanonizita kiel Sankta Omer (Saint Omer), kaj donis tiun nomon al la urbo.
- Lazare Hippolyte Carnot (6-a de aprilo 1801 en Saint-Omer †16-a de marto 1888 en Parizo) estis franca politikisto.
- Alexandre Ribot (°7-a de februaro 1842 en Saint-Omer - †13-a de januaro 1923 en Parizo) estis franca politikisto. Li estis kvinfoje ĉefministro.
- Jean Titelouze (1553 - 1633) estis muzikisto. Li estas rigardita kiel la kreinto de la franca orgena muziko.
Monumentoj kaj vidindaĵoj
- La katedralo Notre-Dame de Saint-Omer, malnovtempe nur senluksa kapelo (7-a jarcento), pligrandiĝis por fariĝi katedralo en 1561, post la detruo de Thérouanne fare de la militistoj de Karlo la 5-a. Ĝi enhavas pentraĵon de Petro Paŭlo Rubens kaj tombomonumenton konsekrita al Audomar, sed sen lia kadavro.
- La preĝejo Saint-Denis estas gotika preĝejo de la 13-a jarcento. Ĝi enhavas plurajn tombojn, inkluzive de tiu de Guillaume Fillastre, episkopo de Thérouanne, mortita en 1473.
Esperanto
La urba biblioteko de Saint-Omer konservas en sia kolekto 'imprimés rares' (maloftaj presaĵoj) esperantan fonduson el la komenco de la 20a jarcento, kreitan de iama biblitekisto Ernest Deligny. Laŭ komuniko de la direktorino de la biblioteko (septembro 2011) la kolekto ne estas ordigita kaj ne eblas konsulti ĝin. Ĝia ordigo ne estas inter la prioritataj taskoj de la biblioteko por 2011-2012.
Ĝemelurboj
- Ipro (nederlandlingve Ieper, franclingve Ypres) en Belgio
- Deal en Britio
- Detmold en Germanio
Eksteraj ligiloj
- http://m3.dnsalias.com/sandelin
- Oficiala paĝaro de Saint-Omer
- Persona paĝaro pri Saint-Omer kaj la marĉoj
- Bildoj de Saint-Omer
- Urba biblioteko de Saint-Omer