Sakena Yacoobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakena Yacoobi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
en Herato
Ŝtataneco Afganio
Alma mater Universitato Loma Linda
Okupo
Okupo aktivulo • verkisto
vdr

Sakena YACOOBI (naskiĝinta en Herat, Afganio) estas la plenuma direktorino de la Afgana Instituto de Lernado (AIL), afgana NRO kiu celas virinojn kaj kiun ŝi mem fondis en 1995.[1] Ŝi estas konata pro sia defendo de la rajtoj de la infanoj, virinoj kaj de ilia edukado[2][3][4]. Ŝi akiris internacian rekonon pro sia laboro kaj en 2005 ŝi estis nomumita kune kun aliaj 99 virinoj por la Nobel-premio pri paco[5]. Ŝi fondis la Afganann Instituton por Lernado (AIL) kiu estis la unua organizaĵo en Afganio kiu proponis edukadon pri homaj rajtoj al afganinoj.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Sakena Yaccobi kun Muhammad Yunus

Naskiĝinta en Herat, Afganio, Sakena atingis Usonon en la jaroj 1970, akirante universitatan gradan en biologio de la Universitato de Pacifiko[6] en 1977 kaj magistran gradon en publika sano ĉe la Universitato Loma Linda (en Loma Linda, Kalifornio) de la Sepataga Adventisma Eklezio. Antaŭ ol reveni en 1990 por labori kun siaj homoj, Sakena estis instruistino en la Universitato D'Etre kaj sanitara konsilistino. Dum ŝi laboris kun rifuĝintoj en Pakistano ŝi eldonis gvidlibrojn por instruistoj en la daria lingvo. Dum tiu tempo ŝi ankaŭ estis delegitino de la Kunordiga Agentejo por la Afgana Humana Helpo (ACBAR) laborante en la kampo de edukado de la Rehabilitiga Plano por Afganio de Unuiĝintaj Nacioj.

Afgana Instituto por Lernado (AIL)[redakti | redakti fonton]

La organizaĵo ekestis por formi afganajn instruistinojn por apogi la edukadon de knabinoj, samkiel por provizi ilin de sanitara edukado. Sub la gvidado de Sakena, AIL establiĝis kiel organizaĵo kiu ankaŭ laboras ekde la bazo por kreskigi la aŭtonomigon de virinoj kaj iliaj komunumoj, por porti edukadon kaj sanitarajn servojn al kamparaj malriĉaj knabinoj kaj al aliaj malriĉaj afganinoj.

AIL estis la unua organizaĵo en Afganio kiu proponas edukadon pri homaj rajtoj al afganaj virinoj. AIL administris 80 kaŝitajn lernejojn kun 3000 knabinoj en Afganio post kiam la talibano fermis la lernejojn por knabinoj en la 1990-aj jaroj. Post la malvenko de la talibano; AIL estis la unua organizaĵo, kiu malfermis lernocentrojn por afganaj virinoj - koncepto nun kopiita de multaj organizaĵoj tra Afganio.

AIL nun servas centmilojn da virinoj kaj infanoj ĉiujare per trejnaj programoj, lernocentroj, lernejoj kaj malsanulejoj kaj en Afganio kaj en Pakistano. Ekde 1996 milionoj da afganinoj profitis de la edukadaj, trejnadaj kaj sanitaraj programoj de AIL.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) "Afghan Institute of Learning", Afghan Institute of Learning.
  2. (angla) Maham Javaid, "Tweeters Pipe Up on Forum for Women's Business - Womens eNews", womensenews.org, arĥivita de la originalo la 30-an de septembro 2015.
  3. (angla) "«In Afghanistan, teaching men that education is not a threat", The Christian Science Monitor.
  4. (angla) "Afghan Social Innovator, Dr. Sakena Yacoobi, to speak at MIIS", The Women's International Perspective.
  5. (angla) "Dr. Sakena Yacoobi, Founder of the Afghan Institute of Learning and Opus Prize Recipient, to speak at MIIS", The Center for Social Impact Learning (CSIL).
  6. (angla) Lecture; Dr. Sakena Yacoobi Arkivigite je 2015-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, University of the Pacific.