Saksio-Vajmaro
Saksio-Vajmaro aŭ Saksujo-Vajmaro (germane: Sachsen-Weimar) estis tiel nomata ernesta duklando en la nuntempa germana lando Turingio. Ĝia ĉefurbo estis Vajmaro. Ĝi estiĝis 1572 kaj kunfandiĝis 1741 kun la duklando Saksio-Eisenach al la duklando (pli poste grandduklando) Saksio-Weimar-Eisenach.