Saldus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saldus
urba blazono
Saldus (Latvio)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
ŝtato: Latvio
regiono: Kuronio
distrikto: Saldus rajons
ricevo de urbaj rajtoj: dum 1917
nombro de enloĝantoj: 12637(stato 2005)
areo: 10 km²
internacia telefona prefikso: (+371) 38
koordinatoj: 56° 40' norde, 22° 30' oriente
Saldus panorama.jpg

Saldus (latve, germane historie ankaŭ Frauenburg) estas urbo en la okcidento de Latvio, en la historia regiono Kuronio (latve Kurzeme). La urbo borde de la rivero Ciecere unuafoje dokumente menciiĝis en la Kuronia Traktato de 1253. Tiam la tuta teritorio Saldene submetiĝis al la rego de la germanlingva kavalira Livonia Ordeno.

La germana urbonomo devenas el la jaro 1341, kiam la Livonia Ordeno ĉi-tie starigis fortikaĵon. La ekziston de urbeto ĉirkaŭ la fortikaĵo pruvas la arkeologia trovo de samepoka kristana tombejo proksime al la fortikaĵa kastelo.

Sum la jaro 1625 la germanlingva kuronia duko Friedrich von Kettler rezidis en la kastelo, kaj de 1664 ĝis 1682 la duko Jakob Kettler. Dum la Granda Nordia Milito la kastelo dum la jaro 1701 iĝis sidejo de la sveda reĝo Karolo la 12-a. La kastelo jam antaŭe estis parte difektita pro svedaj atakoj de la jaro 1659. Post la Granda Nordia Milito ĝi estis komplete detruita.

Kaj sekve de la milito kaj pro epidemio de la pesto la enloĝantoj de la urbeto komplete formortis kaj la komunumo dum proksimume 100 jaroj nur ekzistis kiel eklezia paroĥo kaj kiel agrikultura bieno.

Dum la jaro 1856 komenciĝis la rekonstruo de la loĝloko. Urbajn rajtojn Saldus ricevis dum la jaro 1917. Ekde la jaro 1950 Saldus estas distrikta urbo kaj centro de samnoma komunumo.

Dum la Dua Mondmilito aparte sude de Saldus inter la fino de 1944 ĝis majo 1945 okazis fortaj bataloj inter la armeo de Nazia Germanio kaj la Ruĝa Armeo de Sovetunio.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]