Salonorkestro de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Salonorkestro de Erfurto (germane: Salonorchester Erfurt) estas en la 4-a de oktobro 2009 fondita distra orkestro kun sidejo en Erfurto, estanta sub la aloj de la Ĉambromuzika societo de Erfurto.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Kiam alvoko de la arkitekto kaj kulturulo Elmar Nolte fondi tian orkestron aperis i.a. en la taggazeto Thüringer Allgemeine en la 2-a de oktobro 2009, ekis la historio de tiu poramuza orkestro. Celo estis unue ke grupiĝu interesiĝantaj profesiuloj kaj laikuloj por komuna muzikado kun aparta rolo de arĉinstrumentoj.

La unuaj koncertoj okazis en la 4-a de oktobro kaj en la 14-a de decembro de la sama jaro en la kafejo Ilvers en la urbokvartalo Ilversgehofen. Establinta societo estis la societo Kultur im Norden von Erfurt e.V..

Profesiiĝo[redakti | redakti fonton]

Transpreno de la orkestro fare de la kelkajn semajnojn pli malfrue fondita Ĉambromuzika societo de Erfurto, la gvidado fare la violonisto Roland Rohde kaj la dungo de membroj de la Filharmonio de Erfurto baldaŭ pliprofesiigis la prezentaĵojn.

Sekvis regulaj invitoj i.a. al la Artofesto Tiefthal, al la Salonorkestra festivalo 2010 en Erfurto, al la someraj klasiknoktoj en la Zoologia ĝardeno de Erfurto, al la spektakoj okaze de Fête de la Musique, al la ĉiujaraj Novjarkoncertoj en la Urbodomo de Erfurto kaj - inter 2009 kaj 2012 - al ĉiumonataj prezentadoj en la erfurta Kulturkafejo Nerly. Atentigis aparte koncerto kun kantoj de Fritz Löhner-Beda, verkisto de tekstoj por modkantoj kaj operetaj kantoj, okaze de ties 70 naskiĝtaga datreveno en aŭtuno de 2012.

La artistoj kaj la muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al la solistoj propraj al la orkestro nombriĝas krom la gvidanto Roland Rohde la pianistoj Myron Romanul kaj Francesco Bottigliero, la violonĉelistino Claudia Schwarze kaj gekantistoj kiel Susanne Rath, Saya Lee, Peter Umstadt, Klaus Damm k.a.

La granda gamo da prezentadoj ampleksas la sekvontajn ĝenrojn muzikajn: populara klasiko, karakterpecoj de la 19-a jarcento, valsoj, polkoj, marŝoj, ragtimaĵoj, tango, svingo kaj filmmuziko de komponistoj kiel Jacques Offenbach, Johann Strauß, Julius Fučík, Franz Lehár, Scott Joplin, Paul Lincke, Fritz Kreisler, Heitor Villa-Lobos, Carlos Gardel, Cole Porter, Theo Mackeben, George Gershwin, Gerhard Winkler, Leroy Anderson, Astor Piazzolla kaj Henry Mancini.

Depende de la okazo kaj de la grandeco de la spektaklejo la nombro de la muzikantoj varias de pianista trio tra arĉinstrumenta kvarteto al orkestrego kun oble okupitaj arĉinstrumentaj rangoj, kompeta ritmogrupo kaj ligna blovinstrumentaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]