Samoso (manĝaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triangula Samoso

Samoso estas sud-azia manĝaĵo el Hindio. Ĝi ordinare konsistas el fritita triangula aŭ piramidoforma pastfolio kun farĉo el terpomoj, cepoj kaj pizoj, sed ankaŭ aliaj farĉoj kiel viandhaketaĵo estas uzataj. La grando kaj formo de samoso, kaj la konsisto, povas forte varii. Ĝi estas spica kaj ofte manĝata kun ĉatnio entenanta menton, koriandrontamarindon. Samoso estas manĝetaĵo ŝatata de junuloj kaj plenkreskuloj. Ĝi ofte estas prezentata kun teo aŭ kafo. Samoso estas tre populara en lokoj kiel Kolkato, (Okcidenta Bengalio). Ekzistas ankaŭ dolĉaj samosoj.

Samosoj estas konataj en Hindio, Pakistano, kaj Mjanmaro.

Similaj manĝaĵoj

Farĉitaj pastaĵoj estas konataj en multaj kulturoj. Samoso estas iom simila al pirogoj (Rusio kaj Pollando), gyoza (Japanio, Ĉinio kaj Koreio), kaj dumplings (Britio kaj Usono).

Eksteraj ligiloj